Gumieńce
From Wikipedia, the free encyclopedia
Gumieńce (ĝis 1945 germane Scheune) - estas setlejo de la urbo Szczecin (ĝis 1945 germane Stettin) en nuntempa Pollando. Ĝi ekde la 28-a de novembro 1990 estas urba setlejo de Szczecin. Gumieńce lokitas en la kvartalo Śródmieście. Laŭ nombro de la loĝantoj ĝi okupas la 2-an lokon en la urbo kaj la 2-an lokon en la kvartalo; la 24-an de majo 2015 ĝi havis 20 758 loĝantojn[1].
Gumieńce | |
germane: Scheune | |
setlejo | |
Ku Słońcu strato kun trama haltejo Kręta | |
Oficiala nomo: Gumieńce | |
Lando | Pollando |
---|---|
Regiono | Okcidentpomeria Provinco |
Distrikto | Zachód |
Parto de | Szczecin |
Tipo de parto | Setlejo |
Situo | Pomorzany |
- koordinatoj | 53° 24′ 48″ N 14° 29′ 52″ O (mapo) |
Loĝantaro | 20 758 (24.05.2016) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo de Gumieńce enkadre de Pollando
| |
Retpaĝo: osiedle-gumience.szczecin.pl | |
Ĝi najbaras al la urbaj setlejoj Krzekowo-Bezrzecze kaj Pogodno (norde), Świerczewo kaj Turzyn (oriente) kaj Pomorzany (sud-oriente). Urba setlejo Gumieńce havas 2 tombejojn: en okcidenta parto troviĝas Centra Tombejo (pole: Cmentarz Centralny) - la plej granda tombejo sur teritorio de Pollando, dum ĉe la Bronowicka strato lokitas Okcidenta Tombejo (pole: Cmentarz Zachodni).
La teritorio de la setlejo konsistas el la teritorio de eksa vilaĝo Gumieńce. Gumieńce apartenis al Szczecin ekde la 13-a jarcento.