Haedo
setlejo en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Haedo estas urbo kaj fervoja stacio situanta en la partio Morón, provinco Bonaero, Argentino. La origino, kresko kaj disvolviĝo de la urbo rilatas al ties dekomence fervoja funkcio kaj al kreado de fervojaj atelieroj. Eĉ la nomo devenas el iama funkciulo pri fervojoj.[1]
La areo estas de 6,11 km² kaj la loĝantaro de 38.068 personoj en 2001, tio estas 13% malpli ol en 1991. Tio igas ĝin la 4a unuo plej loĝata de la partio, el kiu ĝi reprezentas 12% de la totalo.
Estas altlernejoj, grava biblioteko, alternativa radio kaj aliaj servoj.