Hans Christian Andersen
dana fabelverkisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Hans Christian ANDERSEN aŭdu (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense — mortis la 4-an de aŭgusto 1875 en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu verkis teatraĵojn, vojaĝpriskribojn, romanojn kaj poeziaĵojn, sed famiĝis ĉefe pro la verkado de fabeloj. La populareco de Andersen ne limiĝas al infanoj; liaj rakontoj, nome eventyr en la dana lingvo, pritraktas temojn kiuj superas aĝajn kaj naciecajn limojn. Tiuj rakontoj estas tradukitaj al pli ol 125 lingvoj[1] kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn.[2] Liaj tekstoj iĝis kulture enmetitaj en la kolektiva memkonscio de la Okcidento, facile legeblaj de infanoj, sed ankaŭ prezentantaj lecionojn de virto kaj klopodoj kontraŭ malfacilaĵoj por maturaj legantoj.[3]
Hans Christian Andersen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Hans Christian Andersen en 1867 | |||||
Persona informo | |||||
Hans Christian Andersen | |||||
Naskonomo | Hans Christian Andersen | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1805 (1805-04-02) en Odense, Danio | ||||
Morto | 4-an de aŭgusto 1875 (1875-08-04) (70-jaraĝa) en Kopenhago, Danio | ||||
Mortis per | hepata kancero vd | ||||
Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Etno | Danoj vd | ||||
Lingvoj | dana vd | ||||
Loĝloko | Danio • Hans Christian Andersen's Childhood Home • Slagelse • Helsingør • Kong Hans' Vingård • Rolighed vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Danio • Danio-Norvegio vd | ||||
Alma mater | Slagelse Gymnasium • Universitato de Kopenhago vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Hans Andersen vd | ||||
Patrino | Anne Marie Andersdatter vd | ||||
Gefratoj | Karen Marie Andersen vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • poeto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • aŭtobiografo • dramaturgo • ĵurnalisto • vojaĝisto • cut-paper artist vd | ||||
Laborkampo | fabelo • kreiva kaj profesia verkado • poezio • prozo • porinfana literaturo vd | ||||
Aktiva en | Kopenhago vd | ||||
Aktiva dum | 1827–1875 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | La improvizisto ❦ La fabelo de mia vivo ❦ La malbela anasido ❦ Fingrulino ❦ La neĝa reĝino ❦ La brava stansoldato ❦ La knabineto kun la alumetoj ❦ La marvirineto ❦ La novaj vestoj de la reĝo ❦ La princino sur pizo ❦ Ole Lukøje ❦ La glacia virgulino ❦ Paŝtisto de porkoj ❦ La tindrujo ❦ A Walking Tour from Holmen’s Canal to the Eastern Point of Amager in the Years 1828 and 1829 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Inter liaj plej famaj fabeloj estas "La novaj vestoj de la Imperiestro", "La marvirineto", "La najtingalo", "La malbela anasido", "Fingrulino".