Hella Wuolijoki
From Wikipedia, the free encyclopedia
Hella Maria Wuolijoki, ĝis 1908 Ella Maria Murrik, ŝiaj verkistaj plumnomoj estas interalie Juhani Tervapää kaj Felix Tuli (n. la 22-an de julio 1886 en Helme, Livlando – m. la 2-an de julio 1954 en Helsinko) estis finna-estona verkistino, dramverkistino, politikisto, direktoro de radio kaj negocistino.[1] [2]
Hella Wuolijoki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de julio 1886 (1886-07-22) en Helme |
Morto | 2-an de februaro 1954 (1954-02-02) (67-jaraĝa) en Helsinko |
Tombo | Tombejo Hietaniemi |
Lingvoj | finna • estona • angla |
Loĝloko | Vuolijoki • Valga • Eira • Iitti • Ohkola |
Ŝtataneco | Estonio • Finnlando • Rusia Imperio |
Alma mater | Universitato de Helsinko |
Familio | |
Frat(in)oj | Salme Dutt • Niina Murrik-Polonsky |
Edz(in)o | Sulo Wuolijoki |
Infano | Vappu Tuomioja |
Okupo | |
Okupo | politikisto • dramaturgo • verkisto • ĵurnalisto |
Ŝi estis parlamentano de la Demokratia Popola Alianco (kunlabora organizo de komunistoj kaj maldekstraj socialistoj) en 1946–47. Ĝenerala direktoro de la ŝtata radiokompanio ŝi estis de aprilo 1945 ĝis junio 1949, kiam ŝi estis eksigita. Naskiĝinta en Estonio, Wuolijoki studis kaj sian vivverkon faris en Finnlando. Homo de paradoksoj, “ekstreme maldekstra” Wuolijoki estis ankaŭ sukcesa komercisto kaj terkulturisto kaj antaŭ ĉio elstara dramverkistino, interalie kreis la furoran serion “Niskavuori”, kiu gajnis lokon en la panteono de la finna teatro kaj filmo. Dum la vintra milito 1939-40, ŝi helpis per siaj kontaktoj en pactraktado. Dum la t. n. militdaŭrigo 1941-44, kiam Finnlando aliancis kun Germanio, ŝi pro la militrezistado estis kondamnita en malliberejon pro “ŝtatperfido”. En ŝia verkaro de pli ol dudek eroj inter 1912 kaj 1953 tri unuaj estas estonlingvaj[3].