Helvetoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Helvetoj[1] estis kelta tribo en Sudgermanio kaj Nordsvisio, kiu estis konata depost la 3-a jarcento a. K.
Rapidaj faktoj historia etno • civitas • tribo, Gaŭloj ...
Fermi
Antaŭ sia enmigrado en la regionon de hodiaŭa Svisio ili loĝis en regiono inter Rejno, Danubo kaj Majno. De la Helvetoj deduktas sin la latinaj nomoj de Svisio, Confoederatio Helvetica kaj Helvetia, kaj de la Helveta Respubliko. Sed tio estas moderna nomado. En antikveco ne ekzistis nomo por la regiono de hodiaŭa Svisio.
Laŭ Cezaro ekzistis en 60 a. K. tri partaj triboj: La Verbigenoj (apud Rejno), la Tigurinoj (inter Avenches kaj Ĝenevo) kaj ne nomita tribo.