Henri La Fontaine
belga juristo kaj politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Henri Marie LA FONTAINE [lafotén], (naskiĝis la 22-an de aprilo 1854 en Bruselo, mortis samloke la 14-an de majo 1943) estis belga juristo kaj politikisto. Dum jardekoj li estis senatano por la belga socialista partio. En 1913 li ricevis la Nobel-Premion pri Paco.
Henri La Fontaine | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1854 (1854-04-22) en Bruselo | ||||
Morto | 14-an de majo 1943 (1943-05-14) (89-jaraĝa) en Woluwe-Saint-Lambert | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Belgio vd | ||||
Alma mater | Universitato Libera de Bruselo vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Léonie La Fontaine vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato • bibliografo • pacifisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • juristo vd | ||||
Laborkampo | bibliografio • documentation science • internaciaj rilatoj • internacia juro vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Henri La Fontaine estis direktoro de la Internacia Bibliografia Instituto. Li studis internacian juron, aktivis en la antaŭmilita pacmovado kaj fariĝis direktoro de la Internacia Oficejo de la Paco. Pro sia aktiveco ĉe internaciaj organizaĵoj (li estis inter la fondintoj de la Unio de Internaciaj Asocioj) li kunrespondecas pri la grava rolo kiun nun havas la urboj Hago (Nederlando) kaj Bruselo (Belgio). En 1920 li kiel belga delegito en la Ligo de Nacioj nesukcese provis proponi Esperanton kiel internacian lingvon[1].
Kune kun Paul Otlet li fondis en 1894 universalan bibliotekon nomatan Mundaneum kaj kreis la Universalan Dekuman Klasifikon (UDK) por bibliotekoj. Paul Otlet kun Lafontaine plievoluigis la „Dewey”-klasifikon por bibliotekoj (1876, nun ankoraŭ uzata en Nord-Ameriko) ĝis la apero de Universala Dekuma Klasifiko (UDK), unuafoje publikigita en 1905 kaj nun ĝenerale uzata en Eŭropo kaj Azio. Ankaŭ la normigita biblioteka slipo (12,5 × 7,5 mm) estas ilia kreaĵo[2].