Henĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Henĝo (aŭ henĝa monumento) estas speciala neolitika tervorko. Temas pri rondaj aŭ ovalaj areoj kun diametro de 20–480 m, kiu estas ĉirkaŭita de tera remparo kaj je la interna flanko fosaĵo. La plej multaj henĝoj havas po unu fosaĵon; kelkaj havas du aŭ eĉ tri fosaĵojn. Ekzistas henĝoj sen fosaĵo. La termino estis kreita 1932 de Thomas D. Kendrick (1895–1979). Li prenis la sufikson de Stonehenge. La esprimo henge (esperante henĝo) venis el la angla kaj ĝi signifas pordegsimilan strukturon.
Unu, du aŭ kvar (malofte) trairejoj gvidas el la interno. Tie povas esti portaloj, ŝtoncirkloj, kvar-palisa-ŝtoncirkloj, monolitoj, tertruoj, palisoj, palisaj cirkloj aŭ menhiroj kaj tomboj. Tomboj aldoniĝis pli poste. Oni supozas ke la funkcio de henĝo estas defendaĵo, sed havis ankaŭ kultan funkcion; la remparoj verŝajne havis la funkcion ŝirmi la agojn interne de la heĝo al la ekstero. Estis pena laboro fosi fosaĵojn en areo kun ŝtona subgrundo. Sole la Ringo de Brodgar, Orkadoj, havas sabloŝtonan subgrundon. Henĝoj kiel Durrington Walls, henĝo, estas setlejoj.[1] La plej multaj henĝoj ne plu ekzistas hodiaŭ.