Herbert Simon
From Wikipedia, the free encyclopedia
Herbert Aleksander SIMON (naskiĝis la 15-an de junio 1916, en Milvokio, Viskonsino, Usono, mortis la 9-an de februaro 2001, en Pittsburgh en Usono) estis usona sociologo kaj ekonomikisto, li estis ankaŭ politika sciencisto, psikologo kaj profesoro — precipe ĉe Universitato Karnegi-Mellon. Liaj esploroj variis trans la kampoj de kogna psikologio, kogna scienco, komputado, ekonomiko, publika kaj komerca administrado, filozofio de scienco, sociologio kaj politika scienco. Per preskaŭ mil tre citataj eldonaĵoj, li estas unu el la plej influaj sociaj sciencistoj de la 20a jarcento.
Herbert Simon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Herbert A. S | |||||
Naskiĝo | 15-an de junio 1916 (1916-06-15) en Milvokio | ||||
Morto | 9-an de februaro 2001 (2001-02-09) (84-jaraĝa) en Picburgo | ||||
Mortis per | kirurgiaj komplikaĵoj vd | ||||
Religio | ateismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Ĉikago vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ekonomikisto • politikisto • sociologo • universitata instruisto • komputosciencisto • politikologo vd | ||||
Laborkampo | politika scienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Henry Schultz • Harold Lasswell vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Administrative Behavior ❦ limigita racieco vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La klera Simon helpis fondi kelkajn domajnojn de modernaj sciencoj, interalie artefarita intelekto, informa teorio, decidofarado, problemosolvo, organizaĵo-teorio, kompleksaj sistemoj kaj komputila ŝajnigo de scienca eltrovo. Li elpensis la terminojn limigite racieca kaj sufiĉe kontentiga.