Premio Turing
From Wikipedia, the free encyclopedia
Premio Turing (angle ACM A.M. Turing Award) estas fondita en 1966 de la Association for Computing Machinery ("Asocio pri Komputila Maŝinaro"), donita ĉiujare al gravaj kontribuantoj de daŭra valoro al komputoscienco. La premio nomiĝas por memorigi la pioniron de komputado, anglan scienciston Alan Turing. Ĝi estas la plej grava premio en la kampo.
Rapidaj faktoj scienca premio, Nomita laŭ ...
Premio Turing | ||
scienca premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Alan Turing | |
Organizanto | Asocio por Komputila Maŝinaro | |
Lando | Usono | |
Fondita en | 1966 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Fermi
Ĝis 13-a de novembro 2014, Intel kaj Guglo kune kontribuadis mondonacon de 250 000 USD. Intel poste ĉesis kontribuadon. Guglo anstataŭe pliigis sian kontribuon ĝis 1 000 000 USD, monsumo proksima al tiu de Nobel-premio[1].