Hernani [erNAni] estas hispana urbo kaj municipo de la provinco Gipusko, apartenanta al la komarko de Donostio, en la regiono kaj aŭtonoma komunumo Eŭskio. Ĝi estas je 5 km de Donostio. La municipa teritorio de Hernani okupas areon proksimume de 40 km² kaj limas kun tiuj de Donostio, Astigarraga, Arano, Elduayen, Errenteria, Lasarte-Oria kaj Urnieta. Ĝia loĝantaro estis de 19 774 loĝantoj (en 2017).[1]
Rapidaj faktoj municipo en Hispanio, Administrado ...
Fermi
El ĝia urba kerno (deklarita Kultura Havaĵo en la kategorio de Monumenta Komplekso), ĉe la deklivaro de la monto Santa Bárbara, eblas rigardi al ampleksa zono de la valo de la rivero Urumeo. Ĝiaj patronaj festoj okazas inter la 23a kaj 27a de junio, honore al Sankta Johano la Baptisto; kaj inter ili menciindas la populara danco “Azeridantza” (kiu okazas ankaŭ en la festoj de Karnavalo).[2]