Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto
fiksa ligo konsistanta el tunelo kaj multaj pontoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Honkong-Ĝuhaj-Makaa Ponto (ĉine 港珠澳大橋, pinjino : Gǎng zhū ào dàqiáo) aŭ mallonge HZMB, estas transportsistemo kun longo de ĉirkaŭ 55 kilometrojn, kiu inkluzivas tri stajpontojn, unu subakvan tunelon kaj kvar insulojn artefaritajn, liganta la urbojn Honkongo kaj Makao, same kiel la urbon Ĝuhaj en Ĉinio [1].
Honkongo-Ĝuhai-Makaa Ponto | |
---|---|
bridge–tunnel • transporta megaprojekto | |
Situo | |
Koordinatoj | 22° 16′ 57″ N, 113° 46′ 30″ O (mapo)22.2824113.775 |
Mapo | |
Ĉi tio estas fakte la plej longa ponto en la mondo ekde 2019, kiu estas super iu akvejo (maro aŭ lago) [2][3]. Laŭ la dezajno, la ponto devus daŭri almenaŭ 120 jarojn, kaj kosti enormajn 127 miliardojn da renminbiojn, aŭ 18,8 miliardojn da usonaj dolaroj [4].
La laboro sur la ponto komenciĝis en decembro 2009, kaj oni planis malfermi ĝin al la publiko fine de 2016 [5][6][7]. Post pluraj prokrastoj, la ponto estis inaŭgurita en februaro 2018 de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj altrangaj membroj de la Politburoo de la Komunista Partio [8][9].