Tunelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tunelo estas subtera, artefarita irejo. La difino de Francisko Azorín tekstas "Subtera irejo por fervojo, tramvojo, strato." Li indikas etimologion el la franca tonnelle (laŭbo, cilindra volbo).[1]
Tuneloj povas esti por:
- fervojo, inkluzive kaj ofte por metroo
- aŭtomobiloj
- piedirantoj
- biciklistoj
- sovaĝaj bestoj
- malpli ofte por ŝipoj