Hou Yifan
From Wikipedia, the free encyclopedia
HOU Yifan (ĉine 侯逸凡 naskiĝis la 27-an de februaro 1994(nun 1994-02-27) en Xinghua, Ĝjangsuo) estas ŝaka grandmajstro kaj iama mirinfano el Ĉinio.[1] Ŝi estis kvar foje monda ŝaka ĉampiono, la plej juna ŝakistino, kiu iam gajnis la titolon same kiel la plej juna ina ludanto iam por kvalifiki por la senseksa sendistinga titolo de grandmajstro.
Hou Yifan | |
---|---|
Hou Yifan ĉe la 2016 Ŝakolimpiko en Bakuo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de februaro 1994 (1994-02-27) (30-jaraĝa) en Xinghua |
Lingvoj | ĉina |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Alma mater | Pekina Universitato • Liceo Filiiĝinta al Ĉina Popola Universitato • St Hilda's College |
Okupo | |
Okupo | ŝakisto |
Kiam ŝi estis 12 jaraĝa Hou fariĝis la plej juna ludanto, kiu iam partoprenis en FIDE Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo (Jekaterinburgo 2006) kaj la Ŝakolimpiko (Torino 2006). En junio 2007 ŝi fariĝis la plej juna Ĉampiono de Ĉinio. Ŝi atingis la titolojn de Virina FIDE Majstro en januaro 2004, Virina Grandmajstro en januaro 2007 kaj Grandmajstro en aŭgusto 2008. En 2010 ŝi gajnis la Mondan Virinan Ĉampionumon en Hatay, Turkio en la aĝo de 16. Ŝi gajnis la venontajn 3 ĉampionumojn: en 2011, 2013 kaj 2016, ŝi venkis en ĉiuj ĉampionumoj sen perdo de ludo per totalo de (+10-0=14) kontraŭ tri malsamaj kontraŭuloj, sed estis aŭ frue eliminita aŭ decidis ne partopreni en la postaj ĉampionumoj en kiuj la titolo estis decidita per simpla elimina turniro (en 2012, 2015 kaj 2017).
Hou estas la tria virino, kiu iam ajn estis inter la supraj 100 ludistoj de la FIDE rangolisto, post Maia Chiburdanidze kaj Judit Polgár ĉe la aŭgusta 2014 FIDE liston. Ŝi estas vaste rigardita kiel la plej bona aktiva virina ŝakludanto. Ŝi estas la aktuala plej bone rangigita ludantino, 72 poentoj antaŭ #2 Humpy Koneru.