Infanaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La infanaĝo, aŭ infaneco, estas la unua fazo en la vivo de homo. Ĝeneralsence ĝi inkludas la bebecon, do komenciĝas kun la naskiĝo kaj finiĝas kun la komenco de la seksa maturiĝo, kiu jam apartenas al la junaĝo.
La infanaĝo estas tre ampleksa koncepto aplikita al homoj kiuj troviĝas en fazoj de disvolviĝo inter la nasko kaj la adolesko aŭ pubereco.[1][2]
Post la naskiĝo la infano komencas integriĝi en la socio. Ĝin la infano unue konfrontas en primaraj grupoj: familio, parencaro, najbararo, ludogrupo. En ĉi tiuj grupoj okazas ensociigo per perado de konduto- kaj pensmanieroj, valoroj, kiujn la infano alproprigas per lernado.
En la familio okazas la dua naskiĝo de la infano kiel socikultura personeco.