Instituto Guimarães Rosa
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Instituto Guimarães Rosa (portugale Instituto Guimarães Rosa, akronime IGR) estas kultura organizaĵo kiu estas subtenata de la Brazila Ministerio pri Eksteraj Aferoj kaj estas sub la jurisdikcio de la brazilaj diplomatiaj misioj en la gastiganta lando por la plenumo de la brazila kultura diplomatio eksterlande [1][2].
Instituto Guimarães Rosa | ||
---|---|---|
kultura institucio • lernejo • ŝtata organizaĵo | ||
Komenco | aprilo 2022 vd | |
Lando(j) | Brazilo vd | |
Sidejo | Braziljo | |
Agareo |
internacia kooperado | |
Fondinto(j) | registaro de Brazilo vd | |
Lingvoj | ||
Filioj | Institut Guimarães Rosa de Barcelona vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi estas brazila registara organizaĵo dediĉita al la eksteraj kulturaj kaj edukaj rilatoj de la lando kun la cetero de la mondo, inkluzive de alcentrigado de la promocio de la portugala lingvo kaj la disvastigo de brazila kulturo.
Antaŭe ĝi estis konata kiel la Brazila Kultura Centro (Centro Kultura Brasileiro).[3] Ĝi estis kreita laŭ la modeloj de institucioj kiel la Goethe Institut (Germanio) kaj la Cervantes Instituta (Hispanio).[4]
La adreso de la ĉefsidejo estas: Ministério das Relações Exteriores Esplanada dos Ministérios Bloco H - Palácio Itamaraty Anexo II - Sala 11 Braziljo, DF - Brazilo - 70170-900.
Estas 21 Brazilaj Kulturaj Centroj tra la mondo, 12 el kiuj estas en Ameriko, 3 en Eŭropo, 6 en Afriko. Jen la listo de la landoj: Angolo, Bolivio, Kaboverdo, Ĉilio, Kolombio, Kostariko, Dominika Respubliko, Ekvadoro, Salvadoro, Finnlando, Germanio, Gvineo-Bisaŭo, Gujano, Haitio, Italio, Libano, Meksiko, Mozambiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Santomeo kaj Principeo, Sud-Afriko, Hispanio, Surinamo, Usono, Urugvajo kaj Venezuelo [5][6].
Novaj centroj estas starigitaj en: Dilo, Gvatemalurbo kaj Tunizo. [7]
La centro ankaŭ faras testojn por akiri la Atestilon pri Scipovo en la Portugala kiel Fremdlingvo - CELPE-Bras [8].