Salvadoro
lando en centra Ameriko, bordanta Pacifikon, apud Gvatemalo kaj Honduro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Salvadoro, oficiale en hispana Respubliko El Salvador, estas lando kun tropika klimato en Centra Ameriko. Ĝi havas 5.744.113 loĝantojn. Pro ĝia teritoria areo (21.041 km² nur iom malpli ol la Provinco de Badajoz en Hispanio) ĝi havas la plej altan loĝdenson de la kontinenta Ameriko.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
- Por aliaj uzoj de Salvadoro aŭ Salvador, vidu: Salvador
La teritorio, kiun plejparte okupis Salvadoro, atingis sian sendependecon de Hispanio en 1821 kune kun la "Capitanía General de Guatemala", kaj ne plu apartenis al la Centramerika Federacia Respubliko ekde 1839. Antaŭe, dum la antaŭkolumba epoko, granda parto de la regiono okcidente de la rivero Lempa estis konata per la nomo Cuscatlán [kuskaTLAN], kio signifas "Mirindaĵejo", en la pipila lingvo.
Dekdujara interfrata milito, kies homa kosto atingis proksimume al 75.000 forpasintoj, finiĝis la 16-a de januaro 1992, kiam la registaro kaj la gerilo subskribis pacajn interkonsentojn, kiuj alportis militistajn, sociajn kaj politikajn reformojn.