Internacia Agentejo pri Renoviĝanta Energio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Agentejo pri Renoviĝanta Energio (angle International Renewable Energy Agency, akronime IRENA) estas interregistara organizaĵo establita en 2009 por antaŭenigi la uzon de renovigebla energio [1]. En decembro 2012, IRENA havis 104 membrolandojn, dum 55 landoj subskribis la statutojn de la organizaĵo kaj estis kandidatoj por membreco [2]. IRENA provizore estas ĉefsidejita en Abudabio en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [3].
Rapidaj faktoj interregistara organizaĵo, Komenco ...
Internacia Agentejo pri Renoviĝanta Energio | ||
---|---|---|
interregistara organizaĵo | ||
Komenco | 2009 vd | |
Geografia situo | 24° 25′ 38″ N, 54° 37′ 7″ O (mapo)24.42727777777854.618555555556 | |
Sidejo | Masdaro | |
| ||
Ĉefestro(j) | Francesco La Camera vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
La organizaĵo havas konstantan statuson de observanto en la Ĝenerala Asembleo de UN [4].