Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Biofiziko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Biofiziko (angle International Union for Pure and Applied Biophysics, akronime IUPAB) estas internacia neregistara organizaĵo kies misio estas partopreni en la tutmonda evoluo de biofiziko, antaŭenigi internacian kunlaboron en biofiziko, kaj helpi en la apliko de biofiziko por solvi problemojn de intereso al la tuta homaro. Ĝi estis fondita en 1961 kiel la Internacia organizaĵo por Teoria kaj Aplikata Biofiziko, sed tiam renomita Internacia Unio en 1966 [1], kiam ĝi iĝis membro de la ICSU (Internacia Konsilio de Sciencaj Unioj), kiu mem estis renomita en 2018 kiel la ISC, Internacia Scienca Konsilio [2]. La naciaj membrokorpoj de 61 landoj estas aligitaj kun ĝi, same kiel la European Association of Biophysical Societies (EBSA), la Asian Biophysical Association kaj la American Biophysical Society.
Internacia Unio pri Teoria kaj Aplika Biofiziko | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Membro de | Internacia Scienca Konsilio vd | |
IUPAB realigas sian mision sponsorante internaciajn renkontiĝojn kaj proprajn kongresojn ĉiujn tri jarojn, kuraĝigante komunikadojn kaj publikaĵojn, kuraĝigante esploradon kaj edukadon, antaŭenigante la liberan movadon de sciencistoj kaj kunlaborante kun aliaj organizaĵoj pri multfakaj kaj interfakaj problemoj [3].