International Herald Tribune
ĉiutaga anglalingva gazeto eldonita en Parizo inter 1967 kaj 2013 / From Wikipedia, the free encyclopedia
International Herald Tribune estis ĉiutaga anglalingva gazeto eldonita en Parizo, Francio por internaciaj anglalingvaj legantoj. Ĝi havis la celon fariĝi "la unua tutmonda gazeto en la mondo" kaj laŭ la juĝo de la Enciklopedio de Ĵurnalismo (Encyclopedia of Journalism) el 2009, ĝi atingis tiun celon.[1] La gazeto publikigis sub la nomo International Herald Tribune de 1967 ĝis 2013.[2] Iusenca posteulo estas la gazeto The New York Times International Edition, kiu jam publikiĝis en la jaroj ĝis 1967 kaj denove ĉiutage aperas ekde 2013.