Japana maro
maro, parto de Pacifiko, inter duoninsulo Koreio kaj insularo Japanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Japana maro aŭ Orienta maro estas randa maro de la Pacifika oceano en Orienta Azio. Ĝi estas limigita sude kaj oriente de la japanaj insuloj, norde de la insulo Saĥaleno kaj okcidente de la kontinentaj Rusio kaj Koreio. Kun la Pacifiko la maro estas konektita per la Korea Markolo, la Cuŝima-markolo (inter la japanaj insuloj Honŝuo kaj Hokkajdo), la Laperuza Markolo (inter la insuloj Hokkajdo kaj Saĥaleno) kaj ankaŭ la Tartaro Markolo (en la nordo).
Japana maro | |
---|---|
bordomaro [+] | |
Akvejo | Pacifiko |
Koordinatoj | 40° 0′ 0″ N, 135° 0′ 0″ O (mapo)40135 |
Akvokolektejo | 978 000 km² (97 800 000 ha) [+] |
Areo | 978 000 km² (97 800 000 ha) [+] |
Japana maro | |
Vikimedia Komunejo: Sea of Japan [+] | |
La surfaco de la Japana maro estas ĉirkaŭ 1.048.950 km² je averaĝa profundo de 1.752 m kaj maksimuma profundo de 3.742 m. Oni povas distingi tri partojn:
- norde la Japana baseno enhavas la plej grandajn profundojn,
- sudoriente troviĝas la Yamato-baseno,
- sudokcidente estas la Tsushima-baseno kun malpli profundaj akvoj.
La marbordoj de la orientaj insuloj estas larĝaj kaj relative malaltaj; kontraŭe la kontinentaj marbordoj, ĉefe okcidente laŭ la bordo de Koreio, krutaj, krudaj kaj ŝtonaj.
La Japana maro, kvankam iom pli malvarma ol la Pacifiko trans la insuloj, kontribuas konsiderinde al la milda klimato en Japanio. Fiŝkaptado estas grava ekonomia faktoro por la najbaraj ŝtatoj. Konflikto, kiu koncernis la fiŝkaptlokoj, kaŭzis disputon pri la posedo de la Liancourt-rokoj, kiujn postulas kaj Japanio kaj Sud-Koreio kaj estas regitaj ekde 1950 de Sud-Koreio.
En la Japana maro troviĝas mineraloj, kiuj estas malgrundigitaj, sed la maro estas ĉefe grava navigadvojo. Tie ĉi troviĝas inter aliaj la insuloj Sado, Tsushima, Ulleungdo, Liancourt-Rokoj, Hacuŝima, Okushiri, Rebun kaj Rishiri. Akvejo de la maro estas parto de la Oĥotska naftogasa provinco.