Johannes Schöner
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes SCHÖNER [ŝoner], latinigite ankaŭ Johannes (Carolopolitanus) Schönerus (1477-1547) estis germana kuracisto, matematikisto, astronomo, geografo, kartografo, latinisto, libristo, eldonisto kaj profesoro pri matematiko kaj astronomio en la Gimnazio Egidiana de Nurenbergo. Siaepoke, li ĝuis grandan reputacion en Eŭropo kiel pionira kaj influhava fabrikanto de tergloboj kaj unu el la plej elstaraj astrologoj. Hodiaŭ li estas rememorigita kiel influa pioniro en la fabrikado de tergloboj kaj homo kiu plenumis signifoplenan rolon en la eventoj kiuj kondukis al la publikado de la verko "De revolutionibus" far Nikolao Koperniko en Nurenbergo, en 1543.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Johannes Schönerus | ||
---|---|---|
germana matematikisto, geografo, kartografo, libristo, eldonisto, astronomo kaj astrologo. | ||
Persona informo | ||
Johannes Schöner | ||
Naskiĝo | 16-a de januaro 1477 (julia kalendaro) en Karlstadt ĉe Majno, Princepiskopujo Würzburg, Sankta Romia Imperio | |
Morto | 16-a de januaro 1547 (julia kalendaro) en Nurenbergo, Sankta Romia Imperio | |
Religio | origine katolikismo, konvertiĝis al protestantismo | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Princepiskopujo Würzburg • Sankta Romia Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Erfurto | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo • kartografo • matematikisto • katolika sacerdoto vd | |
Laborkampo | astronomio vd | |
Doktoreca konsilisto | Bernhard Walther vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Algorithmus demonstratus, ... | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi