Johannes Thienemann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Johannes Thienemann (12a Novembro 1863 – 12a Aprilo 1938) estis germana ornitologo kaj pionira birdoringisto kiu setligis la Birdobservejon Rossitten, nome la unua en la mondo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Johannes Thienemann | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de novembro 1863 (1863-11-12) en Gangloffsömmern |
Morto | 12-an de aprilo 1938 (1938-04-12) (74-jaraĝa) en Rybachy |
Tombo | Rybachy |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | August Wilhelm Thienemann |
Frat(in)o | Max Thienemann |
Okupo | |
Okupo | ornitologo |
Fermi
Thienemann naskiĝis en Gangloffsömmern, Turingio. Lia eduko estis fokuzita al kristiana pastreco. Li poste laboris kiel instruisto sed trovis sian alvokiĝon en ornitologio, pli precize la studo de birdomigrado. En 1901 li fondis birdobservejon en la Kurona duoninsulo ĉe Rossitten, Orienta Prusio (nune Rybachy, Kaliningrada provinco, Rusio), kie li plenumis sian ornitologian karieron dum la resto de sia vivo, kvankam retiriĝinte kiel direktoro de la observejo en 1929. Li mortis en Rossitten kiam li estis 75jaraĝa.[1]