John Paul Stevens
From Wikipedia, the free encyclopedia
John Paul Stevens (naskiĝis la 20-an de aprilo 1920 - mortis la 16-an de julio 2019) estis usona advokato kaj juristo, kiu servis kiel asociita juĝisto de la Supera Kortumo de Usono ekde 1975 ĝis sia propra-vola emeritiĝo en 2010. Kiam li emeritiĝis, li estis la plej aĝa tiama membro de tiu kortumo, la due plejaĝa en la historio de Usono kaj la trie plej longe servanta juĝisto. Dum lia longa servo li skribis en la nomo de la kortumo pri la plej multaj demandoj de usona juro, inkluzive de civilaj liberecoj, mortpuno, registaraj agoj kaj intelekta propraĵo. En kazoj pri la povoj de la prezidantoj de Usono, li skribis por la kortumo, ke ili devas respondeci laŭ la usona juro. Registrita ano de la Respublikana Partio kiam nomumite, oni konsideras Stevens esti sur la liberala flanko de la kortumo dum sia emeritiĝo. Stevens estas la plej longe vivanta Supera-Kortumo-juĝisto en la historio de Usono. Depost la emeritiĝo de Harry Blackmun en 1994, Stevens estis la plej longe oficanta juĝisto kaj sekve servis kiel ĉefjuĝisto kiam la usona ĉefjuĝisto mankis.
- Kategorio John Paul Stevens en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
John Paul Stevens | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1920 (1920-04-20) en Ĉikago |
Morto | 16-an de julio 2019 (2019-07-16) (99-jaraĝa) en Fort Lauderdale |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Arlingtona nacia tombejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | University of Chicago Law School • University of Chicago Laboratory Schools • Universitato de Ĉikago • Northwestern University Pritzker School of Law |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Ernest James Stevens |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | mararmea oficiro • juĝisto • advokato |
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |