José Enrique Varela
From Wikipedia, the free encyclopedia
José Enrique Varela Iglesias (San Fernando, Cádiz, 17-a de aprilo de 1891 - Tanĝero, Maroko, 24-a de marto de 1951) estis hispana militisto.
José Enrique Varela | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1891 (1891-04-17) en San-Fernando |
Morto | 24-an de marto 1951 (1951-03-24) (59-jaraĝa) en Tanĝero |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Altlernejo de Infanterio de Toledo |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | politikisto • militisto |
Lia patro estis jam muzikista militisto, kaj li mem jam iĝis tio nur 18jaraĝa. Ankoraŭ 21jaraĝa ekstudis en la Akademio de Infanterio kaj poste en destinoj en Maroko, partoprenis en bataloj dum la 1920-aj jaroj kaj en la fama elŝipiĝo de Alhucemas, kiu ŝanĝis la vojon de la milito favore al Hispanio. Li ricevis diversajn medalojn pro tiama agado.
En febrero de 1926 estas ascendita al rango de Subkolonelo, sendita al Sebto kaj en 1929 li estis ascendita al rango de kolonelo.
José Enrique Varela enposteniĝos kiel Ĉefa Superulo de la Protektorato hispana de Maroko en 1945 - 1951.
Ĉar li estis karlisto, li sekvis la reakciajn iniciatojn de la 1930-aj jaroj, ekzemple la insurekcion de José Sanjurjo de 1932, pro kio li estis arestita, sed poste, la dekstra militministro José María Gil-Robles kaj la generalo Franco kiel ĉefa stabano, ascendas Varela al generalo. Fine de 1935 li ekpartoprenis en la planoj insurekcii kontraŭ la Respubliko, kio prokrastiĝis pro masko de oportuneco.[1][2]