Jugurto
berbera militisto kaj suvereno, reĝo de Numidio inter la jaroj 116 kaj 106 a. K / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jugurto (160 a. K. - 104 a. K.) estis berbera militisto kaj suvereno, reĝo de Numidio inter la jaroj 116 a. K. kaj 106 a. K. Okaze de la morto de Masinizo, en 148 a. K., ĉi tiu estis sukcedita en la trono de sia filo Micipizo (118 a. K.). Jugurto, lia nevo, estis tiel populara, ke Micipizo devis sendi lin al Hispanio, por starigi kontaktojn kun la influhavaj romianoj. Tie li komprenis la malfortecon de la romianoj pri koruptado, kion li profitis en siaj estontaj militagadoj. En la historio de Salustio (86 a. K. - 35 a. K.), li priskribas Romon kiel "urbem venalem et mature perituram, si emptorem invenerit" (urbo vendebla kaj kondamnita al tuja detruo, kiam aĉetanto troveblas)[1]. Kune kun Publio Kornelio Skipio Emiliano (185 a. K. - 129 a. K.) kaj Kajo Mario (158 a. K. - 86 a. K.)[2], li partoprenis en la sieĝo de Numanco[3], (134-133 a. K.), dum la "3-a Keltibera Milito".
Jugurto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | en Cirta | ||||
Morto | en Romo | ||||
Mortis pro | mortpuno vd | ||||
Mortis per | inanicio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mastanabal vd | ||||
Gefratoj | Gauda vd | ||||
Edz(in)o | Bocchus' daughter vd | ||||
Infanoj | Oxyntas vd | ||||
Parencoj | Bokĥo la 1-a • Micipsa vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro • suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||