Kamparana ĝardeno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Origine la termino kamparana ĝardeno estas ĝardeno, kiu estas kreita kaj mastrumata de kamparano aŭ agrikulturisto. Plejparte tiuj ĝardenoj estas utilĝardenoj. Ili ofte ankaŭ havis lokon por domaj aŭ kortaj bestoj. En arto la kamparana ĝardeno ofte estis priskribata kiel neflegata en la senco de idilia sovaĝejo. Vera ĝardenformo ĝi neniam estis.
La kamparana ĝardeno en pli strikta senco estas ĝardenformo ekde la komenco de la 20a jarcento. La unua tiuspeca ĝardeno estis kreita en 1913 en la „Botanika ĝardeno Hamburg“ kun la celo, prezenti sur relative malgranda areo specon de ideala ĝardeno kaj ordigi plantojn laŭ biologiaj kategorioj (herboj, legomoj, fruktplantoj ktp.) kaj laŭ estetikaj principoj.
La kamparana ĝardeno de amburga tipo distingiĝas laŭ jenaj karakterizaĵoj:
- plantado precipe de legomoj kaj herbaj plantoj,
- kvarangul aŭ kvadtrataj baza formo kun vojkrucoj kaj
- ĉirkaŭado per barilo, muro aŭ heĝo.
Meze de la vojkruco estas ofte rondelo, kun akvejo, aŭ kun ronda florbedo aŭ malgranda arbo. Bukso-heĝoj por limigi la bedojn estas tipaj. Ofte floroj aŭ staŭdoj estis plantitaj. Preskaŭ ĉiam estas berfruktaj arbutoj kaj kelkfoje ankaŭ fruktarboj je la norda flanko de la ĝardeno. Kamparanaj ĝardenoj preskaŭ ĉiam estas geometrie planitaj kaj montras klaran strukturon.[1].