Kern.punkto
Esperanta podkasto / From Wikipedia, the free encyclopedia
kern.punkto (aŭ kern.punkto.info) estas esperantlingva podkasto de Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová. Ĝi komenciĝis en 2014 kaj ĝi fokusiĝas al temoj pri Interreto, vojaĝado, scienco, sonregistrado kaj socio.[1] Ĝi estas disponebla laŭ permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0.
Dum KAEST 2014 en Modra (Slovakio) okazis prelego pri podkastoj kiu estas samtempe unu el epizodoj de kern.punkto.[2][3] La podkasto estis ankaŭ unu el la temoj de podkasto Varsovia Vento januare 2015.[4]
Dum la jaroj de la elsendado aperis en la podkasto kiel gastoj ankaŭ pluraj konataj esperantistoj – ekz. Chuck Smith aŭ Rainer Kurz.