Kim Ĝong-nam
From Wikipedia, the free encyclopedia
KIM Ĝong-nam (koree 김정남) (naskiĝis la 10-an de majo 1971(nun 1971-05-10), mortis la 13-an de februaro 2017) estis la plej aĝa filo de Kim Ĝong-il, la antaŭa estro de Nord-Koreio.
Kim Ĝong-nam | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
김정남 | ||
Naskiĝo | 10-an de majo 1971 (1971-05-10) en Pjongjango | |
Morto | 13-an de februaro 2017 (2017-02-13) (45-jaraĝa) en Sepang, Kuala-Lumpuro | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Mortis per | venenado vd | |
Lingvoj | korea vd | |
Loĝloko | Pjongjango • Makao vd | |
Ŝtataneco | Nord-Koreio vd | |
Alma mater | Universitato Kim Il-sung vd | |
Partio | Korea Laborista Partio vd | |
Familio | ||
Patro | Kim Ĝong-il vd | |
Patrino | Song Hye-rim vd | |
Gefratoj | Kim Ĝong-un • Jong-chul • Kim Sul-song • Kim Jo-ĝong vd | |
Edz(in)o | Lee Hye-kyung • Shin Jong-hui • Myung-ra vd | |
Infanoj | Kim Han-sol • Kim Sol-hui • Kim Kum-sol • Kim Hyun-kyung vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | Pang Xiong vd | |
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li provis eniri Japanion uzante falsan pasporton en majo 2001. Tio estis por viziti Disneyland-on en Tokio. Tio kaŭzis la malaprobon de lia patro.[1] La pli juna duon-frato de Kim Ĝong-nam, Kim Ĝong-un estis farita heredanto en septembro 2010.[2]
En junio 2010, Kim Ĝong-nam donis mallongan intervjuon al Associated Press en Makao.[3] Li diris al la ĵurnalisto ke li havis "neniun planon" por dizerti al Eŭropo. La gazetaro antaŭnelonge diris tion.[3] Kim Ĝong-nam vivis en apartamento en Insulo Coloane en la suda pinto de Makao ĝis 2007.[4] Anonima sudkorea oficialulo raportis en oktobro 2010 ke Ĝong-nam ne vivis en Makao jam de "monatoj", kaj nun iras inter Ĉinio kaj "alia lando".[4]
Kiam lia patro mortis, Kim Ĝong-nam ne ĉeestis la funebron. Tio estis por ĉesigi rumorojn pri sukcedo.[5]
Li mortis la 13-an de februaro 2017 (45‑jara). Li estis murdita per pikoj de venenitaj kudriloj en Internacia Flughaveno de Kuala-Lumpuro, Malajzio.[6]