Kiĉo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kiĉo (germane: Kitsch) estas malestima termino por - el vidpunkto de la spektanto - kategorii artverkon malaltkvalita, sengusta kopio de iu ekzistanta stilo aŭ troplena de (malsinceraj) emocioj. Kontraste al artista emo, esprimi verecon aŭ belecon, kiĉo estas konsiderata sentimentala, triviala, banala, kliŝa.
La etimologio de la vorto kiĉo estas malcerta. Certas tamen ke ĝi devenas el la germana aŭ el la jida kaj originis ĉirkaŭ 1870 en la artsceno en Munkeno. Eblaj devenoj:
- kunbalaita koto (germana dialekto: „kitschen“)
- rapide kaj malzorge skizo por anglaj/usonaj turistoj (adaptiĝo el angla: „sketch“)
- vendaĵo nenecesa (jida: „verkitschen“ - vendaĉi) [1]
Kiĉo troveblas en ĉiuj kampoj: varbado, arkitekturo, pentrado, muziko, teatro, televido kaj kino, literaturo