Klorida acido
akva solvaĵo de hidrogena klorido / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klorida acido estas solvaĵo de hidrogena klorido en akvo. Ĝi estas forta neorganika acido. Ĝia formulo estas HCl.
Klorida acido | ||||||
Kemia strukturo de la Klorida acido | ||||||
Tridimensia strukturo de la Klorida acido | ||||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||||
| ||||||
Kemia formulo | ||||||
CAS-numero-kodo | 7647-01-0 | |||||
ChemSpider kodo | 307 | |||||
PubChem-kodo | 313 | |||||
Merck Index | 14,4780 | |||||
Fizikaj proprecoj | ||||||
Aspekto | senkolora, travidebla likvaĵo kun akra odoro | |||||
Molmaso | 36.46 g·mol−1 | |||||
Denseco | 1.2 g cm−3 | |||||
Fandpunkto | −35 °C | |||||
Bolpunkto | 57 °C | |||||
Refrakta indico | 1,4804 | |||||
Ekflama temperaturo | ne brulema | |||||
Memsparka temperaturo | ne brulema | |||||
Acideco (pKa) | -6.3 | |||||
Solvebleco | Akvo:Tute solvebla | |||||
Mortiga dozo (LD50) | 50 mg/kg (buŝe) | |||||
Sekurecaj Indikoj | ||||||
Risko | R34 R37 | |||||
Sekureco | S26 S45 | |||||
Pridanĝeraj indikoj | ||||||
Danĝero
| ||||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H290, H314, H335 | |||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P280, P303+361+353, P304+340, P310, P305+351+338 | |||||
La saloj de klorida acido estas la kloridoj. Inter ili estas natria klorido, ordinare uzata por spici manĝaĵojn.
La maksimuma solviĝo de hidrogena klorido en akvo estas 42,7 % (laŭ maso: 823 g da HCl en 1.000 g da akvo ĉe 0 °C).
Klorida acido estas aplikata en la kemia industrio. La mondan produktadon oni taksas je 20 milionoj da tunoj jare[1]. Oni ofte komercas 10-%-an acidon, kun flaveta koloro, kiun kaŭzas jonoj de fero.
La stomakoj de homoj kaj multaj bestoj sekrecias kloridan acidon por helpi la digeston.