Kolamo, Kollam (prononce en la malajala [koɭɭam]) aŭ Quilon (Coulão), iam Desinganadu, estas antikva urbo kaj havenurbo ĉe la marbordo de la Lakadiva Maro en Keralo, Barato, ĉe la Lago Aŝtamudi.[1][2][3] Kolamo havis fortan komercan reputacion ekde la epokoj de Fenicoj kaj Romanoj.[4] Danke al komerco kun Ĉinio, ĝi estis menciita ekzemple de Ibn Batuta en la 14a jarcento kiel unu el la kvin barataj havenoj kiujn li estis vizitinta dum la fluo de siaj dudekvarjara veturado.[5] La raĝaoj de Desinganadu interŝanĝis ambasadojn kun ĉinaj regantoj dum estis floranta ĉina setlejo en Kolamo. En la 9a jarcento, survoje al Kantono, Ĉinio, persa komercanto Sulaiman al-Tajir konsideris Kolamon la nura havenurbo en Barato vizitata de grandaj ĉinaj ĵonkoj. Marco Polo, la granda veturanto el Venecio, kiu estis en ĉina servo sub Kublaj-Ĥano en 1275, vizitis Kolamon kaj aliajn urbojn ĉe la okcidenta marbordo, en sia kondiĉo kiel ĉina mandareno.[6]
Rapidaj faktoj urbo • urbego • urba areo, Administrado ...