Kolegio de Francio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolegio de Francio (france, Collège de France) estas grava centro de supera instruado kaj esploroj en Parizo.
Kolegio de Francio | ||
---|---|---|
lernejo | ||
moto | Docet omnia Instruas ĉion | |
Informoj | ||
fondodato | 1530 | |
fondinto(j) | Francisko la 1-a de Francio vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 50′ 57″ N, 2° 20′ 44″ O (mapo)48.8491666666672.3455555555556 | |
lando | Francio | |
urbo | Parizo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Konsorcio Couperin • Fédération et Ressources sur l'Antiquité • ORCID • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
filioj | ||
• Chimie de la Matière Condensée de Paris • Kastler–Brossel Laboratory • Center for Interdisciplinary Research in Biology • Centre d'études Turques, Ottomanes, Balkaniques et Centrasiatiques • Orient et Méditerranée, Textes, Archéologie, Histoire • Pathologie et Virologie Moléculaire • Proche-Orient, Caucase : Langues, Archéologie, Cultures vd | ||
jura formo | public scientific, cultural or professional establishment vd | |
| ||
Francisko la 1-a (Francio) fondis la Kolegion en 1530 kiel alternativo al la universitato Sorbono, por stimuli la studon de fakoj kiel matematiko kaj la antikva greka kaj hebrea lingvoj. Ĝi akiris sian nunan nomon en 1870. Antaŭaj nomoj estis Collège Royal (Reĝa Kolegio), Collège des Trois Langues (Kolegio de tri lingvoj), Collège National (Nacia Kolegio) kaj Collège Impérial (Imperia Kolegio).
La Kolegio famas pro la instruo kaj la esploro de la sciencoj kaj ĝia celo estas "instrui la sciencon dum ĝi evoluas". Pro tio, la profesoroj estas inter la plej eminentaj esploristoj de Francio. Ĝi unikas pro du kialoj: ĝi ne donas diplomojn; kaj ĉiu ajn rajtas ĉeesti la plejparton de la kursoj kaj prelegoj.
La profesora personaro de la Kolegio konsistas el 52 homoj, elektitaj de la profesoroj mem. Inter la fakoj instruataj estas matematiko, fiziko, kemio, biologio, historio, arkeologio, lingvistiko, orientaj studoj, filozofio kaj societaj sciencoj. Estas du katedroj por alilandaj profesoroj invitataj por prelegi. La Kolegio posedas gravan bibliotekon por esploristoj.