Azeria kuirarto
la nacia kuirarto de Azerbajĝano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La azeria kuirarto baziĝas sur la pladoj kaj kuirarta tradicio de la azera popolo, inkluzive de la azera diasporo. La azeria kuirarto, laŭlonge de la jarcentoj, estis influata de la kuirartoj de diversaj kulturoj, ĉefe pro la politikaj kaj ekonomikaj procezoj de la lando. Tamen, ĝi konservas la unikan kaj distingigan karakteron de ĝia originala tradicia kuirarto. Multaj pladoj estas unikaj de la lando, kiuj poste ankaŭ aperis en aliaj kulturoj pro la strategia situo de la lando inter Eŭropo kaj Azio. Por la azerioj, la kuirarto estas tre grava parto de la kultura vivo de la lando kaj ĝi estas enradikiĝita en la historio, tradicioj kaj valoroj de la nacio.[1]
Parto de serio pri la Azeria popolo |
Kulturo |
Arkitekturo • Arto • Filmo • Kuirarto
Dancoj • Vestoj • Folkloro • Literaturo Kulturo • Muziko • Religio • Sporto • Teatro |
Laŭ landoj aŭ regionoj |
Irano • Kartvelio • Rusio
Turkio • Armenio |
Religio |
Islamo • Kristanismo • Judismo
Zoroastrianismo • Hinduismo |
Lingvo |
Azerbajĝana |
Persekutado |
Martaj Tagoj • Nigra Januaro
Khojaly Masakro |
Portalo pri Azerbajĝano |
La azera kuirarto dependas de la klimato kaj la fruktodoneco de la grundo de la tuta azera teritorio. La tipaj pladoj konsistas el fiŝoj de la Kaspia Maro, viando (ĉefe ŝafaĵo kaj bovidaĵo), kaj abundeco de laŭsezonaj legomoj. Alia manĝaĵo tre fama kaj tradicia estas la rizo je safrano (pilafo) kaj la nigra teo estas la nacia trinkaĵo.