Kultura ikono
kultura simbolo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kultura ikono estas persono aŭ objekto kiu estas tre rekonata fare de la membroj de kulturo aŭ subkulturo, kiel povas esti la reprezento de aspekto de ĝia identeco. Tiuj povas amplekse varii, laŭ gamo el vidaj ikonoj, objektoj, manĝaĵoj, personoj, grupoj de personoj ktp.
En amaskomunikiloj, multajn elementojn de la popola kulturo oni priskribis kiel «ikonaj» spite al foja manko de daŭreblo. Kelkaj komentistoj kredas, ke la terminon oni uzas troe.[1]
Ĝenerale, ĉiu nacio havas proprajn kulturajn ikonojn aŭ naciajn simbolojn, kiuj povas varii amplekse. Ekzemple en Anglio ofte oni konsideras kulturaj ikonoj la Big Ben, Teo je kvina posttagmeze, ruĝa telefonbudo, duetaĝa aŭtobuso ktp. En Rusio ofte oni konsideras la pupajn Matrjoŝkojn.