La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo (angle The Shop Around the Corner) estas usona romantika dramofilmo de 1940, produktita kaj reĝisorita fare de Ernest Lubitsch, kun James Stewart, Margaret Sullivan, Frank Morgan kaj Joseph Schildkraut en la gvidroloj. La filmo baziĝas sur la teatraĵo "Parfumerie" de Miklós László.
La Butiko Ĉirkaŭ la Angulo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | The Shop Around the Corner |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1940, 10 jan. 1940, 12 jan. 1940, 16 feb. 1940 |
Ĝenro | romantika komedio, filma dramo, kristnaska filmo, filmo bazita de literatura verko |
Kameraado | William H. Daniels |
Reĝisoro(j) | Ernst Lubitsch |
Produktisto(j) | Ernst Lubitsch |
Scenaro | Samson Raphaelson • Ben Hecht |
Loko de rakonto | Budapeŝto |
Muziko de | Werner Richard Heymann |
Rolantoj | Margaret Sullavan • James Stewart • Frank Morgan • Joseph Schildkraut • Felix Bressart • William Tracy • Edwin Maxwell • Charles Halton • Grace Hayle • Inez Courtney • Sara Haden • Sarah Edwards • Charles Arnt • Claire Du Brey • Mary Carr • William Edmunds • Ernst Lubitsch |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
La intrigo temas pri du laboristoj en butiko de ledaĵoj en Budapeŝto, kiuj incitetas unu la alian sen scii, ke ili interŝanĝas amleterojn kiel anonimaj korespondadantoj. La feliĉa fino de la intrigo okazas dum kristnaska vespero tiel ke la filmo ofte estas vidata je Kristnasko.
La filmo estis elektita kiel la 28-a en la La 100 Jaroj... serio de la American Film Institute
En 1998, speco de refilmigo de la filmo nomita You have a message estis produktita kun Tom Hanks kaj Meg Ryan.
En 1999, la filmo estis elektita por konservado en la Nacia Filmarkivo de Usono fare de la Biblioteko de Kongreso por esti de kultura, historia kaj estetika graveco.