La Flambirdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flambirdo (en la japana: 火の鳥 [hi no tori], laŭvorte: "Fajra birdo", t.e. "fenikso") estas nefinita mangaa serio verkita kaj desegnita de fama mangaisto Osamu Tezuka. Tezuka konsideris ĝin kiel sian majstran verkon. La serio enhavas 12 librojn, ĉiu rakontanta apartan intrigon, laŭ kaj temo kaj epoko (pasinteco aŭ estonteco). La Flambirdo ne ricevis finon pro la morto de Tezuka en februaro 1989. Iuj el la rakontoj estis adaptitaj al animea versio. La Flambirdo temas pri reenkarniĝo. Ĉiu rakonto entenas serĉon de senmorteco, figurita per la sango de la flambirdo. Laŭkrede, la sango disponas eternan vivon, sed en La Flambirdo senmorteco estas aŭ neatingebla aŭ terura malbeno, dum en budhismo oni vidas ĝin kiel naturan vivparton. La rakontoj iras antaŭen kaj malantaŭen en tempolinio. La serio aperis en la magazinojManga Shōnen kaj COM, de 1967 ĝis 1988.[1]