La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo
libro de Max Weber / From Wikipedia, the free encyclopedia
La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo (originale germane Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus) estas libro verkita de Max Weber, germana sociologo, ekonomikisto, kaj politikisto. Dekomence serio de eseoj, la origina germana teksto estis komponita en 1904 kaj 1905, kaj estis tradukita en la anglan la unuan fojon fare de Talcott Parsons en 1930.[1] Ĝi estas konsiderata fonda teksto en ekonomia sociologio kaj sociologio ĝenerale.
Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus | |
---|---|
Kovrilo de eldono de 1934 | |
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Max Weber |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1905 |
Ĝenro | nefikcio |
Honorigoj | International Sociological Association Books of the Century |
En la libro, Weber verkis ke kapitalismo en Norda Eŭropo evoluis kiam la protestanta (precipe kalvinisma) etiko influis grandajn nombrojn de personoj por engaĝiĝi en laboro en la normala (nereligia) mondo, disvolviĝante siajn proprajn entreprenojn kaj engaĝiĝante en komerco kaj al la akumulado de riĉo (kapitalo) por investado. En aliaj vortoj, la protestantisma laboretiko estis grava forto malantaŭ la neplanita kaj nekunordigita urĝo[2] de moderna kapitalismo. Tiu ideo estas konata ankaŭ kiel "Protestanta Etikotezo."[3]
En 1998 la Internacia Sociologia Asociacio listigis tiun verkon kiel la kvara plej grava sociologia libro de la 20a jarcento.[4]