Lado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lado estas maldika folio, farita kutime de ŝtalo kaj ofte kovrita per zinko aŭ stano kontraŭ rustado.
Ĉi tiu artikolo temas pri materialo. Por informoj pri slava dio, vidu la artikolon Lado (dio).
Laŭ Francisko Azorín lado estas Metalo en folioj; precipe stanita fera folio.[1] Li indikas etimologion el la latina latus (ampleksa, etendita). Kaj li aldonas la esprimojn plumba lado, kupra lado, galvanizita lado, ferlado, onda lado, ladisto kaj ladistejo.[2]
Lado estas ofte uzata por tegmentoj kaj ankaŭ por diversaj ujoj kiel siteloj.
Por kunigo de detaloj faritaj el lado oni kutime faldas iliajn randojn specialmaniere.