Lago Argentino
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tiu ĉi artikolo estas pri lago; ekzistas artikolo pri la regno Argentino.
Rapidaj faktoj glaĉera lago • lago, Datenoj ...
Lago Argentino | ||
---|---|---|
La lago kun glaĉero Perito Moreno | ||
glaĉera lago • lago | ||
Ĉefaj fontoj | Perito-Moreno-glaĉero, Upsala-glaĉero k. a. | |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Santa Cruz | |
Setlejoj | El Calafate | |
Areo de la baseno | 17 000 km² | |
Landoj de la baseno | Argentino | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 50° 13′ 56″ S, 72° 31′ 26″ U (mapo)-50.232222222222-72.523888888889187 | |
| ||
Supermara alteco | 187 m | |
Surfaca areo | 1 415 km²[1] | |
Akva volumeno | 219,9 milionoj m³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 500 mf10 | |
Averaĝa profundo | 150 mf11 | |
Fermi
Argentino (en la hispana Lago Argentino) estas purakva lago situanta en provinco Patagonio, je 50° 2′ 0″ S, 72° 4′ 0″ U (mapo)-50.033333333333-72.066666666667 [mankas fonto]. Ĝi estas la plej granda lago en Argentino, kun surfaca areo de 1.415 km²[1] (maksimuma larĝo 20 km). Ĝi havas averaĝan profundon de 150 m, maksimuman de 500 m.
La lago situas en la Nacia parko Los Glaciares, en pejzaĝo kun multaj glaĉeroj kaj estas nutrata de glacia degela akvo de pluraj riveretoj, akvo de Lago Viedma portata de rivero La Leona kaj multaj montaj torentoj. Ĝia akvokolekta areo ampleksas pli ol 17.000 km².