Lago Rāzna
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lago Rāzna (latve Rāznas ezers) situas en sudorienta Latvio. La lago kovas surfacon de 57.6 kvadrataj kilometroj. La lago estas granda altebenaĵa tiplago en Čornaja, Kaunata kaj Mākoņkalns-paroĥoj de distrikto Rēzekne. La dua plej granda lago en Latvio laŭ surfacareo, la plej granda laŭ volumeno. Neniuj grandaj riveroj fluas en la lagon (sed pli ol 20 riveretoj kaj fosaĵoj),[1] ricevas la akvojn de pluraj lagoj (Ismeru-Žagatu, Zosna, ktp.). La elfluo estas rivero Rēzekne sur la orienta bordo kun drenilo al Lago Kaunata.[2]
Lago Rāzna | ||
---|---|---|
lago | ||
Situo | Latvio | |
Ĉefaj elfluoj | Rēzekne | |
Insuloj | 10 | |
Areo de la baseno | 229 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 56° 19′ N, 27° 28′ O (mapo)56.31666666666727.466666666667164 | |
Supermara alteco | 164 m | |
Surfaca areo | 57,564 km²f5 | |
Maksimuma longo | 12,1 kmf6 | |
Maksimuma larĝo | 7 kmf7 | |
Akva volumeno | 0.428 km³dep1f8 | |
Maksimuma profundo | 17 mf10 | |
Averaĝa profundo | 7 mf11 | |
La lago estas fiziogeografie situanta en la Latgalia altebenaĵo, formita en la depresio de la bazmoreno en ovala laglito.[3]
La lito estas sabla en la oriento kaj sudo, argila en la nordo, ŝlima en la okcidento.[4] Estas du prononcitaj malprofundaj golfoj, Zosna[5] pli tre superkreskita de kanoj ĉe la okcidenta parto, kaj Dukstigals[6] ĉe la nordokcidenta fino, ĉiuj insuloj situas en tiuj golfoj.[2] Krutaj bordoj estas intermetitaj kun malaltoj kaj marĉoj.[4] La akvo estas verdeta,[4] bone travidebla.[7]
La plej gravaj minacoj al la lago estas trokreskado kaj posta marĉado de la bordoj, kiun oni batalas per tranĉado kaj forigo de kanoj, kaj erozio de la krutaj bordoj, kaj naturaj kaj kaŭzitaj de ekonomia kaj turisma premo.[8][9]