Lanceolata brankiostomulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La lanceolata brankiostomulo (Branchiostoma lanceolatum, ankaŭ Amphioxus lanceolatum, Eŭropa brankiostomulo, aŭ Mediteranea brankiostomulo) estas brankiostomulo de la subfilumo Cephalochordata. Ĝi estas mara senvertebrulo kun notokordo sed sen dorsosto kaj estas uzata kiel modela organismo por studi la evolucian disvolvigon de vertebruloj.[1])
Tiu animalo estas perloblanka kaj duon-travidebla kio permesas la rigardon al la internaj organoj el ekstero. Ties aspekto estas simila al "primitiva fiŝo". Ĝi povas kreski ĝis 6 cm longa.[2][3]