Lemuroidea
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lemuroj (scienca nomo: Lemuroidea ) estas superfamilio de malgrandaj primatoj endemiaj nur ĉe la insulo Madagaskaro, proksime de la marbordo de Afriko. Ili estas pli malgrandaj ol la plej multaj simioj, ili havas pli grandajn okulojn, eblas ke iliaj Galago -similaj prapatroj vivis en Afriko, alvenis sur la kontinenton antaŭ 65 milionoj da jaroj kaj ekde tiam evoluis al malsamaj grupoj. La plej granda specio de lemuroj estis giganta lemuro kiu pezis pli ol gorilo.
Lemuredoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ringvosta lemuro Lemur | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Lemuroj vivas sur branĉoj de arboj kaj manĝas plantojn kaj bestajn manĝaĵojn. Ĉar ili evoluis kaj vivas sur izolita insulo, ili havas malmultajn naturajn predantojn kiuj inkludas la Madagaskaran karnomanĝan familion, gviditan fare de la foso, la Madagaskara buteo kaj la Madagaskara poliboroido.