Likofitoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Likofitoj, larĝe komprenitaj, estas subgrupo de vaskulaj plantoj (trakeofitoj) de la regno Plantoj. Ili estas foje metitaj en grupo Lycopodiophyta aŭ Lycophyta aŭ en subdividaĵo Lycopodiophytina. Ili estas unu el la plej antikvaj stirpoj de nuntempaj (vivantaj) vaskulaj plantoj; la grupo enhavas formortintajn plantojn kiuj estis datitaj el la Silurio (antaŭ ĉirkaŭ 425 milionoj da jaroj).[1][2] Likofitoj estis kelkaj el la dominantaj plantospecioj de la Karbonio, kaj inkludis arbecajn speciojn, kvankam nuntempaj likofitoj estas relative malgrandaj plantoj.[3]