Lynn Margulis
From Wikipedia, the free encyclopedia
Lynn Margulis (naskiĝis la 5-an de marto 1938, en Chicago, Usono, mortis la 22-an de novembro 2011, en Amherst) estis usona biologino. Ŝi estis profesoro ĉe la Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Lynn Margulis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lynn Margulis | |||||
Naskiĝo | 5-an de marto 1938 (1938-03-05) en Ĉikago | ||||
Morto | 22-an de novembro 2011 (2011-11-22) (73-jaraĝa) en Amherst | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Universitato Harvard • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Universitato de Masaĉuseco ĉe Amherst • University of Chicago Laboratory Schools vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Carl Sagan (1957–1965) vd | ||||
Infanoj | Dorion Sagan • Jeremy Sagan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | evolutionary biologist (en) ekologo mikrobiologo biologo zoologo universitata instruisto botanikisto preleganto vd | ||||
Laborkampo | ĉelbiologio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | On the origin of mitosing cells vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi
Ŝia plej konata scienca atingo estas la remalkovro kaj pluevoluigo de la teorio pri endosimbiozo, kiu estis proponita jam en 1883 de Andreas Franz Wilhelm Schimper kaj reproponita 1905 de Konstantin Sergejeviĉ Mereĵkovski.
La teorio pri endosimbiozo supozas, ke ĉelaj organeloj kiel kloroplastoj kaj mitokondrioj origine estis memstaraj prokariotaj organismoj, kiuj frue en la evoluo eniris simbiotan kunlaboron kun aliaj ĉeloj, kiuj tiel fariĝis eŭkariotoj.
Lynn Margulis estis edzino de Carl Sagan. Ŝi havas kvar gefilojn (du kun Sagan).