Magnezio
kemia elemento kun simbolo Mg kaj atomnumero 12 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Magnezio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Mg kaj atomnumero 12.
Rapidaj faktoj kemia elemento, elemento de periodo 3 • teralkala metalo • simpla substanco ...
Fermi
- Atompezo: 24,305
- Kemia Serio: teralkala metalo
- Specifa Pezo: 1,738
- Fandopunkto: 600 oC
- Bolpunkto: 1090 oC
- Eltrovinto: Black
Malpeza, rompiĝema, kemie aktiva metalo. En ordinaraj kondiĉoj baldaŭ oksidiĝas, transformiĝante en blankan oksidon.
Magnezio forbrulas kun forta lumo, tial antaŭ apero de modernaj fulmolampoj oni uzis magnezion por fotografado.
Magneziaj alojoj, estas malpezaj kaj sufiĉe firmaj, tial ili estas uzataj en konstruado de aŭtoj kaj avioj.