Magnolio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Magnolio (Magnolia) estas genro de arboj kaj arbustoj el Ameriko kaj Azio. Multaj el ili estas kultivataj pro ties grandaj, belaj floroj.
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Magnolio | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Magnolia x wieseneri | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Magnolia L., 1753 | ||||||||||
Specioj | ||||||||||
ĝis 300[1]; vidu tekston | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Fermi
La botanikistoj ne samopinias pri la demando, ĉu Magnolia devas inkludi la plejmulton de la specioj en la familio magnoliacoj (Magnoliaceae) aŭ ĉu nur kelkajn. En la unua sistemo, magnoliacoj enhavas nur Magnolia kaj Liriodendron (tuliparbo); en la dua sistemo, magnoliacoj enhavas proksimume 17 genrojn. Se magnolio (Magnolia) estas malgranda genro, la aliaj specioj estas en la genroj Alcimandra, Houpoëa, Lirianthe, Manglietia, Michelia, Oyama, Pachylarnax, Parakmeria, Talauma, Woonyoungia, kaj Yulania.[1]