Malta lingvo
ŝemida lingvo parolata en Malto / From Wikipedia, the free encyclopedia
La malta lingvo (malte: Il-Malti aŭ L-ilsien Malti) estas la sola nacia lingvo de Malto, kaj unu el ties du oficialaj lingvoj (la dua estas la Angla). Lingvistoj klasifikas la lingvon kiel mikslingvon[2][3] aŭ ŝemidan lingvon, sed ankaŭ malofte nomas ĝin "kreola".[4][5] Mankas interkonsento, kaj ofte ĝi estas rigardata kiel inter la aliaj klasifikoj.[3][6][4] La malta baziĝas sur la sicilia araba, sed estas tre revortarita de la Itala kaj Sicilia, kaj pli lastatempe de la Angla. Preskaŭ 50% de la malta leksiko venas el la itala kaj sicilia lingvoj kaj 20% el la angla. Ĝi estas parolata ĉefe en Malto sed kun malgrandaj komunumoj en Aŭstralio, Kanado, Ĝibraltaro, Italio, Britio kaj Usono.[1] Ĝi estas la sola ŝemida lingvo en Eŭropa Unio kaj la sola ŝemida lingvo, kiu uzas la latinan skribon.
Malta | ||||
Malti | ||||
lingvo • natura lingvo • moderna lingvo | ||||
---|---|---|---|---|
Sicilian Arabic • sud-Eŭropaj lingvoj | ||||
Parolata en | Malto (lando) | |||
Parolantoj | 482 880 | |||
Denaskaj parolantoj | proksimume 380 000 | |||
Skribo | latina alfabeto | |||
Lingvistika klasifiko | ||||
Mikslingvo, Ŝemida lingvo, aŭ Kreola lingvo | ||||
Oficiala statuso | ||||
Oficiala lingvo en | Malto | |||
Reguligita de | Nacia Konsilio por la Malta Lingvo | |||
Lingvaj kodoj | ||||
Lingvaj kodoj | ||||
ISO 639-1 | mt | |||
ISO 639-2 | mlt | |||
ISO 639-3 | mlt | |||
Glottolog | malt1254 | |||
Angla nomo | Maltese | |||
Franca nomo | maltais | |||
Vikipedio | ||||
| ||||
En lokaj nomoj parte troviĝas fenicaj resp. punikaj vortoj.