Mastodon
programo de blogetado, malfermitkoda kaj sencentra / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mastodon estas libera socia reto de blogetado. Uzantoj povas sendi mesaĝojn, kaj sekvi aliajn uzantojn por rekte ricevi iliajn mesaĝojn. La plej fama servo de blogetado estas Twitter, sed Mastodon malsamas de ĝi per teknologio kaj intenco. Mastodon estas sencentra, kaj malfermitkoda, kaj donas multajn funkciojn por plibonigi la sperton de uzantoj.[1][2]
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mastodonto. |
Rapidaj faktoj Lasta stabila versio, Programlingvo ...
Mastodon | |
---|---|
Lasta stabila versio | 4.2.8 |
Programlingvo | Ruby on Rails, React, Node.js |
Lingvo(j) | 20+, Esperanto interalie |
Programtipo | Socia reto sencentra, blogetado |
Permesilo | GNU Affero General Public License |
Retejo | joinmastodon.com |
Fermi