Maŝkuto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Maŝkuto, maŝ-kuto aŭ maŝa kuto[1], ankaŭ maŝkiraso[2] estas tipo de armaĵo konsistanta el malgrandaj metalaj ringoj ligitaj kune laŭ modelo por formi maŝon. Ĝi estis ĝenerale en ofta milita uzado inter la 3a jarcento a.n.e. kaj la 14a jarcento d.n.e.
La plej fruaj ekzemploj de survivanta maŝo estis trovitaj en la Karpata baseno en tombo de Horný Jatov, Slovakio, datita en la 3a jarcento, kaj en tombo de ĉefo en Ciumești, Rumanio.[3][4][5] Ties invento estas ofte atribuita al Keltoj,[6] sed estas ekzemploj de maŝoj de etruska modelo datitaj el almenaŭ la 4a jarcento a.n.e.[7][8][9]