Meksika Olimpika Komitato
nacia olimpika komitato de Meksiko / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Meksika Olimpika Komitato - hispane Comité Olímpico Mexicano, COM - estas neprofitdona organizaĵo kreita en 1923 kaj rekonita samjare[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Meksiko. Kiel NOK, la Meksika Olimpika Komitato celas subteni meksikajn atletojn partopreni en Olimpikoj, Tut-Amerikaj Ludoj kaj Centramerikaj kaj Karibiaj Ludoj (Juegos Centroamericanos y del Caribe). Krome ĝia celo estas ĝenerale subteni sporton en Meksiko kaj teorie organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazus en la lando. Ĝis nun temis pri la Somera Olimpiko 1968.
Rapidaj faktoj Nacia Olimpika Komitato, Komenco ...
Meksika Olimpika Komitato | ||
---|---|---|
Nacia Olimpika Komitato | ||
Komenco | 1923 | |
Lando(j) | Meksiko vd | |
Sidejo | Meksikurbo, Meksiko | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi